Turismo


Rafting - Kajak - Paragliding - Horseriding - Paintball
MUTTON SPORT SERVICES

Mutton Sport Services, Liptovský Mikuláš, Tel.: +421 907 481 311, +421 905390 255
mutton@mutton.sk www.mutton.sk


   Nizke Tartry Ĉar la Liptov-regiono estas ege riĉa je naturaj belecoj, belegaj kaj diversformaj montaroj, juveloj de anorganika naturo kaj historiaj memoraĵoj, ni decidis krei ankaŭ ĉapitron pri turismo. En tiu ĉi parto ni mallonge parolos pri kelkaj fakoj de turismo: pieda turismo, cikloturismo, akvoturismo kaj skiturismo. En turismon ni envicigis ankaŭ ventglitadon, montgrimpadon, ĉasadon kaj fiŝkaptadon. Al ĉiuj turistoj ni arde rekomendas viziti mondkonatajn grotojn, termalajn basenojn, kulturajn memoraĵojn kaj ni invitas vin al trarigardo de muzeaj ekspozicioj.
Ni deziras al vi belan veteron kaj belajn travivaĵojn. Ni esperas, ke niaj paĝoj helpos al vi ekkoni belecojn de Liptov-regiono. Volonte ni bonvenigos novajn proponojn kaj ni reciproke dividos niajn travivaĵojn.

PIEDTURISMO

           Liptov-regiono ofertas multajn eblecojn por piedekskursoj dank' al favora situo kaj diversaj naturbelecoj. Vizitantoj povos elekti el larĝa skalo diverspretendemajn turismajn vojdirektojn. Liptov-regionon ĉirkaŭas la plej grandaj montaroj de Slovakio: Altaj Tatroj, Okcidentaj Tatroj kaj Ĥoĉ-montaro norde, Malaltaj Tatroj sude, Granda Fatro okcidente kaj Poprada valkadrono oriente. Orientiĝon en tereno faciligas markitaj padoj. La plej gravaj longdistancaj vojdirektoj estas markitaj per ruĝa koloro. Per blua, verda kaj flava koloro estas markitaj padoj de loka graveco. Ĉiuj markitaj turismaj padoj kondukas el urboj, civito aŭ turismaj centroj. Pluan orientiĝon en tereno ebligas orientaciaj tabuloj, direktomontriloj eventuale mapoj. Turismajn mapojn oni povas aĉeti en Informcentroj. Neripeteblajn travivaĵojn vi kunportos el supreniroj al konataj elrigardaj dominantoj de Liptov-regiono Ďumbier, Bystrá, Veľký Choč, Baranec, Jakubiná, Salatín aŭ Poludnica. Vi povas efektivigi belegajn montdorsajn ekskursojn en Malaltaj Tatroj, Granda Fatro. Turisme allogaj estas ankaŭ transiroj tra valoj Prosiecka, Kvačianska kaj Demänová. Pri sekureco en montaraj regionoj prizorgas Montara servo.

ĈEVALRAJDADO

           Atraktiva agado en belega panoramo de Liptovaj valoj. Ebleco rajdi en selo – libere en naturo kun gvidanto. Por infanoj kaj malpli kuraĝaj – gvido de ĉevalo je brido. Taŭga por familioj kun infanoj kaj eĉ por sportaj rajdantoj. Laŭ proponoj de agroturismo povas rajdi ankaŭ komencantoj. Bezonatajn instrukciojn donas instruktoro- rajdanto. La ĉevaloj apartenas al raso malgranda sporta ĉevalo. Tutjare.
Eblecoj: rajdas 3 ĉevaloj (akompanas instruktoro)
Vi bezonas sportan vestaĵon kaj ŝuojn, konvena estas propra trafiko.
Ofertita tutjare.

Eblecon de ĉevalrajdo ofertas ankaŭ Peter Mužila ĉe Bešeňová
Jazda na koni HORSERIDING


[ LIPTOV | Regiono | Logado | Lasta minuto | Vetero | Turismo | Memorajoj | Foto | Grotoj | Banejoj | Mapoj | Skiado | Muzeoj | Libro de vizitantoj | Enketo]