Skiado


SKISERVIS
- Skiriparejo NIŇAJ ONDRUŠ donas servojn kaj pruntedonas skiekipejojn en Demänovská dolina, Ružomberok – Hotelo Áčko, Závažná Poruba, Donovaly kaj Liptovský Ján.

            Liptov-regiono donas multe da skiterenoj por ĉiuj kategorioj de skiistoj. Krom deglito ĉi tie estas riĉaj eblecoj por skiturismo kaj skikurado. La plej gravaj centroj de vintraj sportoj troviĝas en jenaj lokoj: Demänovská Dolina – Jasna , Chopok, Malinô Brdo – Skipark Ružomberok. Proksime de la urbo Liptovský Mikuláš troviĝas jenaj centroj Podbreziny, Opalisko – Závažná Poruba, Žiar – Žiarska dolina, Liptovska Kokava . Plua skicentro estas je 12 km de Liptovský Mikuláš en banloko Liptovský Ján . La urbo Liptovský Hrádok donas siajn servojn en la centro Dovalovo. Ni ne povas forgesi eĉ gravan centron Čertovica en la civito Vyšná Boca kaj ni rekomendas viziti centron SMREČINY en civito Liptovská Teplička. Belecoj de Liptov-regiono kaj riĉaj refreŝigaj eblecoj logas multe da vizitantoj. Kontentaj estos ankaŭ favoruloj de skialpinismo, grimpado, aerflosado, flosado kaj aliaj sportoj. Ni ĝojas je via vizito.


Skicentro SKIPARK Ružomberok

     Skicentro SKIPARK Ružomberok situas sur deklivoj de la montaro Granda Fatro super la urbo Ružomberok en supermara nivelo 545 ĝis 1209 m. De la urbocentro ĝi estas fora proksimume 2 km. Enireja pordego al la centro estas Hrabovo, de kie ĝis antaŭ nelonge kondukis telfero sur Malinô Brdo. Ekipaĵo de la centro estas koncentrita en du lokoj: Hrabovo kaj Malinô Brdo, kiuj estas reciproke kunligitaj per skiejoj kaj per personaj montaraj trafikestablaĵoj. Tiamaniere ili kreas unu grandan skiarealon kun tuta longeco 12 km. Sur norda deklivo estas eminenta skicentro Malinô Brdo, montara hotelo, stacio de Montara servo, loĝ- kaj manĝestablaĵo, tri kabanoj kaj hotelo, parkejoj por 450 aŭtomobiloj, menciitaj telferoj kaj 7 skitrenoj. Ĉi tie funkcias ankaŭ skilernejo, skiriparejo, pruntedonejo de ekipaĵoj, artefarite neĝkovritaj deklivoj kaj nokta skiado. Artefarita neĝkovrado estas certigita per sistemo de basprema prineĝado helpe de 10 neĝkanonoj. Skiejoj estas neĝkovritaj sur longeco de 8 km kaj larĝeco ĝis 250 m. Skisezono ĉi tie daŭras mezproksime 110 tagojn, de la1-a de decembro ĝis la 15-a de aprilo. Skipark Ružomberok estas konata per sia tre bona geografia situo, ĉar la urbo Ružomberok kuŝas sur ĉefa vojo, samtempe oni povas eluzi ankaŭ flughavenojn en Poprad kaj perspektive en Žilina.



- Por interesuloj pri neĝtabulado estas ĉi tie lernejo por neĝtabula glitado
BURTON SNOWBOARD SCHOOL
Burton Snowboard school
Tomáš Kossuth - BSS, email: burton@snowboard-school.sk, www.snowboard-school.sk

[ LIPTOV | Regiono | Logado | Lasta minuto | Vetero | Turismo | Memorajoj | Foto | Grotoj | Banejoj | Mapoj | Skiado | Muzeoj | Libro de vizitantoj | Enketo | REAL ESTATE | webmaster ]