Muzeoj |
MUZEO DE JANKO KRÁĽNám. osloboditeľov 31 031 01 Liptovský Mikuláš tel: + 421 (0) 44 / 552 25 54 e-mail: muzeumjk@stonline.sk
Literaturhistoria muzeo de Janko Kráľ ekestis en la jaro 1955 kaj de la jaro 1961 havas
sidejon en estinta departementa domo (tielnomata Seliga domo). Parton de la LIPTOVA MUZEO034 50 Ružomberok Nám. Š.N.Hýroša tel : + 421 / 44 / 432 2468 fax : + 421 / 44 / 432 2469 SLOVAKA MUZEO DE NATURPROTEKTO KAJ SPELEOLOGIO
Slovenske muyeum ochrany prirody a jaskyniarstva
ŠKOLSKÁ 4 031 01 LIPTOVSKÝ MIKULÁŠ tel.: + 421 / 44 / 552 2061, 552 4559 - Školská 4 tel.:+ 421 / 44 / 551 4340, 552 4558 - 1. mája 38 fax: + 421 / 44 / 551 4381 www.smopaj.sk
Slovaka muzeo de naturprotekto kaj speleologio (SMOPaJ) ekestis kiel societa
muzeo sub nomo Muzeo de slovaka karsto en la jaro 1930. La muzeo de sia fondo
amasigis ne nur natursciencajn kolektojn, sed ankaŭ kolektojn etnografiajn,
historiajn, arkeologiajn, kaj aliajn. En la unua etapo de sia funkciado ĝi
orientiĝis al karsto en Slovakio kaj regiono de supra Liptov-regiono. De la jaro 1949
ĝi orientiĝas ekskluzive al karsto kaj speleologio en Slovakio. En la jaroj 1970 – 81
kreis SMOPaJ unu el partoj de organizo de slovaka speleologio. De la jaro
1981 ĝia agadkampo larĝiĝis ankaŭ al protekto de naturo en Slovakio (kiel Muzeo
de slovaka karsto kaj naturprotekto), en la jaroj 1987 – 1990 eĉ ĝi
ŝanĝiĝis je Muzeo de evoluo de naturprotekto. Karaktero de kolektoj eliras el
longjara orientiĝo. Speleologiajn kolektojn reprezentas krom aliaj solspeca
kolekto de sintroj (2 125 pecoj). En protekto de naturo dominas
kolektoj de protektataj specioj de flaŭro kaj faŭno. Ampleksa estas
ankaŭ kolekto de mineraloj konsistanta el 2 779 specoj. MUZEO DE LIPTOVA VILAĜOMuzeum liptovskej dediny v Pribylinie 032 42 Pribylina tel + 421 / 44 / 529 3163
Muzeo de Liptova vilaĝo en civito Pribylina estas elŝovita ekspozicio de Liptova
muzeo en la urbo Ružomberok. En la jaro 1991 estis por publiko alirebligita KAMPARANA DOMO VLKOLÍNECRUŽOMBEROK - VLKOLINEC Liptovské múzeum Ružomberok tel: + 421 / 44 / 432 2486
En Kamparana domo troviĝas ekspozicio de origina loĝado kaj popola
arkitekturo. Kamparana domo en Vlkolínec estas elŝovita ekspozicio de Liptova muzeo
en Ružomberok, kiu estis alirebla en la jaro 1991. La objekto apartenas al
aro de konservitaj du- kaj trispacaj trabaj domoj, kiuj apartenas al tipaj
konstruaĵoj de regiona arkitekturo en norda parto de meza Slovakio. Kamparana
trispaca traba domo n. 15 estis konstruita en la jaro 1886. Konservita origina
ena divido de domo kaj ekipo de ejinterno donas bildon pri vivmaniero de
loĝantoj en domo kaj en tuta vilaĝo dum unuaj dekjaroj de la 20-a jarcento. La
civito Vlkolínec estas administre aligita al Ružomberok. Por siaj
neanstataŭeblaj landaj, naturaj kaj arkitekturaj valoroj ĝi estis envicigita en mondan
kulturan heredaĵon UNESCO. Vendo de suveniroj kaj refreŝigaĵoj. HAVRÁNOK – Liptovská Mara
Úložisko ĉe la valbaraĵo Liptovská Mara. Ĉi tie oni trovis loĝlokon el pli juna fera
epoko (300 – 100 a.n.e.). Samtempe oni rekonstruas parton de kelta loĝloko de
Kotinoj kun oferejo el 1-a jarcento a. n . e. Estis malkovritaj restaĵoj de
forbruligitaj oferoj (grejno, juveloj) kaj en puto ostoj de sep homoj,
eble oferoj de religiaj ritoj. En la 11-a ĝis la 15-a
jarcento ĉi tie staris slava ligna kasteleto fortikigita per
lignaj palisoj. Loĝkonstruaĵoj, oferejoj, forno kaj diversaj aĵoj estis
parte rekonstruitaj kaj ili kreas arkeologian muzeon en naturo. Plue ĉi tie
troviĝas rekonstruitaj keltaj konstruaĵoj, rekonstruita latena remparo kaj
pordego, mezepoka defenda fosaĵo, ponto, pavimita kortego kaj subteretaĵo de
ligna loĝturo, oni rekonstruas mezepokan preĝejon. Deklarita kiel nacia
memoraĵo en la jaro 1967.TUTLIGNA ARTIKULA PREĜEJO
Kríž (Sankta Kruco) staras Ligna artikula evangelia preĝejo, kiu
apartenas al la plej grandaj lignaj konstruaĵoj en Meza Eŭropo. La preĝejo estis
origine konstruita en Paludza. Rilate al konstruo de la valbaraĵo Liptovská
Mara ĝi estis malkonstruita kaj renovigita kaj en origina aspekto denove
konstruita en la vilaĝo Svätý Kríž, sur teritorio de malnova granda Paludza komunuma
teritorio, per kio estis konservita origina landa medio de tiu ĉi
valora kultura memoraĵo. La translokigo komenciĝis en la jaro 1974 kaj solena
sanktigo de la rekonstruita preĝejo estis la 22-an de aŭgusto 1982. La sanktigon
partoprenis ĉirkaŭ 10 000 homoj, evangelianoj kaj multe da gastoj. La preĝejo
estas lasta, sendube la plej grava arta esprimo de slovaka ligna religia
arkitekturo. Artikulaj preĝejoj kreas en Slovakio memstaran gravan grupon. Ili
diferencas de katolikaj kaj ortodoksaj lignaj preĝejoj. Preĝejo estas aparta modifiko
de tiu branĉo de la protestanta arkitekturo, kiu komencis evluiĝi en prusa
Silezio. Originan aspekton konservis en Slovakio nur kvin artikulaj preĝejoj,
kiuj estas atestantoj el tempoj de reformacio. |
|
|