Memoraĵoj


Liptov kiel etna tutaĵo kun tipa slovaka loĝantaro estas karakterizata per specifa popola arkitekturo kaj folkloro – Vlkolínec, Východná, Važec, Sliače, Liptovská Osada. Ĝis nun oni praktikas vivajn folklorajn tradiciojn. En multaj civitoj de Liptov konserviĝis tipikaj popolkostumoj, popolkutimoj kaj ĉarma popola arkitekturo. En la civito Východná ĉiujare okazas la plej granda folklora festivalo en Slovakio. Antaŭ netuta duonjarcento staris en vilaĝoj de Revúca valkadrono – Liptovská Osada, Liptovská Lúžna, Liptovská Revúca – kompletaj stratoj de tipaj, loĝeblaj lignodomoj, multaj kun karakteriza tegaĵo – hakita ligno, en hodiaŭa tempo ni povas admiri postrestaĵojn de tiu ĉi arkitekturo. En la civito Hubová, iam nomita Gombáš, oni konstruis solspecajn du- kaj kvardomojn. En civitoj estas disŝutitaj multe da kasteloj kaj kurioj, kiujn interesuloj povas trarigardi nur de ekstere, ĉar la pli granda estis parto redonta al originalaj posedantoj.

Arkeologia loko Liptovská Mara HAVRÁNOK
KVAČANY – muelejo de Brunčiak kun arealo
LIKAVA kastelo de Likava, ruinaĵoj de kastelo
LIPTOVSKÁ SIELNICA, Granda kastelo de Liptov, Monto Sestrč,Liptovska Stiavnica
LIPTOVSKÝ HRÁDOK, kastelo kun arealo
LIPTOVSKÝ MICHAL, preĝejo kaj sonorilturo
LIPTOVSKÝ MIKULÁŠ,
Romkatolika preĝejo de sankta Ladislao, Bodice, gotiko, 1360 – 1380
Sinagogo, strato de Hollý, klasicizmo, 1842– 1846
Departementa domo, Placo de Liberigintoj 1, malfrua baroko,1713
Romkatolika preĝejo de sankta Nikolao, Placo de Liberigintoj 27, gotiko, 2-a duono de la 13-a jarcento,
Franciskana preĝejo, monaĥejo kaj ĝardeno, Okoličné, strato de monaĥejo, gotiko, 1480 – 1492
Kastelo kun arealo, Palúdzka, strato Vranovská 1, renesanco, 60-aj jaroj de la 16-a jarcento, statuo de J. jánošík, 1985
RUŽOMBEROK
Maŭzoleo de A. Hlinka, Placo de A. Hlinka, 1939
Romkatolika preĝejo de sankta Andreo, Placo de A. Hlinka, nova baroko
Preĝejo, monaĥejo, lernejo de Piaristoj, Placo de A. Hlinka, malfrua klasicismo, 1888
Sinagogo, Zárevúcka strato, novromana, 1876 – 80
Vlkolínec memoraĵa rezervejo de popola arkitekturo
SLIAČE Preĝejo de sankta Simeono kaj Jakobo, gotiko, 1326 – 1333
Svätý kríž (Paludza) artikula ligna preĝejo, memoraĵo de popola konstruarto, 1773 – 1774
VYŠNÁ BOCA, Minista domo, Bacúčska-valo, memoraĵo de popola konstruarto, j. 1766


[ LIPTOV | Regiono | Logado | Lasta minuto | Vetero | Turismo | Memorajoj | Foto | Grotoj | Banejoj | Mapoj | Skiado | Muzeoj | Libro de vizitantoj | Enketo | REAL ESTATE | webmaster ]