Banejoj


            Krom multo da varmaj mineralaj akvofontoj troviĝas en Liptov-regiono ankaŭ mondkonataj banlokoj. Fontas ĉi tie ankaŭ multe da riveroj kaj rojoj. La plej longa slovaka rivero Váh trafluas meze de Liptov-regiono en longeco de 65 km. Postrestaĵojn de glacieja agado sur tiu teritorio dokumentas kelkaj altmontaraj lagoj. La plej konataj estas Lago de Vrbica, Lagoj de Račková kaj Lagoj de Jamník. La plej vizitata akva surfaco estas valbaraĵo Liptovská Mara. Por ŝatantoj de sovaĝa akvo estas taŭgaj kondiĉoj por flosigado kaj raftingo sur la riveroj Váh kaj Belá. Liptov-regiono estas konata ankaŭ per varmaj akvofontoj, kelkaj el ili estas uzataj por refreŝigaj celoj.



Aquapark Tatralandia

AQUAPARK Tatralandia AQUAPARK TATRALANDIA
Tel: 00421/44/547 78 11
Fax: 00421/44/547 78 10
e-mail: info@tatralandia.sk
www.tatralandia.sk

(AKVOPARKO DE TATRALANDO)– la plej granda akva parko en Slovakio, Ĉeĥio kaj Pollando jam ankaŭ kun loĝado, estas situata proksime de Liptovský Mikuláš, sur norda bordo de valbaraĵo Liptovská Mara, najbare de skicentro Jasná en montaro Malaltaj Tatroj. Ĝi estas malfermita tage de la 10a ĝis la 21a horo kaj dum someraj monatoj de la 9a ĝis la 21a horo. Varma minerala akvo en Tatralandio, ĉe varmo de 26°C ĝis 38°C, havas bonfarajn efikojn je mova kaj spira organoj kaj ebligas tutjaran funkciadon de la establaĵo. Al siaj vizitantoj ĝi ofertas relakson kaj amuzon en 9 termalaj basenoj – el tio 6 tutjarajn, sur 20 toboganoj kaj glitejoj – el tio 4 tutjarajn. Al la arealo apartenas ankaŭ vitala mondo – TATRA-THERM-VITAL – origina komplekso de 16 akvaj, vaporaj, masaĝaj banejoj, saŭnoj kaj procedoj. Oferton de akvaparko plue kompletigas masaĝoj, relaksa zono kun drinkamuzejo, infana angulo, bufedoj kaj restoracioj. Senpagaj estas parkejoj, akvoerobiko, akvaj konkursoj, animacioj, deponŝrankoj, trezorejoj, ludejoj, sportejoj, sunombreloj, kuŝseĝoj, plenblovaj kuŝejoj.


AQUAPARK TatralandiaAQUAPARK Tatralandia


BEŠEŇOVÁ – TERMALA BANEJO

Bešeňová 136, 034 83
Tel: 00421 44 4307 700
Fax: 00421 44 4392 852
www.besenovacom.sk
e-mail: info@besenova.com
termálne kúpalisko Bešeňovátermálne kúpalisko Bešeňová

           La civito Bešeňová kuŝas 12 km oriente de la urbo Ružomberok sur dekstra bordo de la rivero Váh. Ĉi tie funkcias 6 basenoj tutjare. Geotermalaj fontoj atingas varmecon ĝis 61°C. En basenoj estas akvo kun 36 – 40°C, fontanta el profundeco de 1987 m, kiu havas bonfarajn efikojn je movaj kaj spirorganoj, urologiaj problemoj kaj havas favorajn kosmetikajn efikojn. Dank' al litio ĝi havas pozitivajn efikojn ankaŭ al psiko. Ni rekomendas banadon precipe dum vintro en nekovrita baseno, kiam varmeco de ĉirkaŭa aero moviĝadas sub frostpunkto. La centro ofertas krom banadon ankaŭ relaksajn masaĝojn, plaĝan volejbalojn, toboganon, agrablan kunsidon en restoracio, loĝadon en apartamentoj de la Hotelo Termál. Samtempe estas banloko Bešeňová tre ŝatata kaj elektata de hejmaj kaj eksterlandaj vizitantoj kaj oni konsideras prilarĝigi ĝian kapaciton.

Ni rekomendas loĝado en la Hotelo SOJKA aŭ en Pensiono FONTÁNA.



BANLOKO LÚČKY

LIPTOVSKÉ LIEČEBNÉ KÚPELE a.s.
034 01 Lúčky Slovenská republika
Tel: 00421-44-439 24 51
Fax : 00421-44-439 23 70
http://www.luckykupele.sk
info@kupelelucky.sk

     Ĝi troviĝas sur la limdisiĝo inter regionojkúpele Lúčky Orava kaj Liptov sub Ĥoĉ-montopintoj. Hodiaŭ ĝi estas konata banloka centro en Slovakio. Unuan bankonstruaĵon konstruis Adam Turjanský en la jaro 1761. En la 19-a jarcento ĝi ekestis konsistaĵo de Likava regado. Novan objekton kun manĝejo kaj gastaj ĉambroj konstruis Wisner von Mongestern. Ĉi tie estas kuracataj ĉefe ginekologiaj malsanoj, kiel estas primara kaj sekundara sterileco, sefertileco, perturbo de evoluo de utero, statoj post ginekologiaj operacioj, komplikaĵoj post abortoj, statoj post nukleara radiado de naskorganoj ktp. Decida faktoro dum kompleksa banloka kuracado estas termala mineralakvo de banfonto Valentin kun varmeco de 32°C. Bonajn rezultojn oni atingadas per kombinado de trankvila kaj agrabla medio kaj kuracaj efikoj de mineralfonto. La banloko donas multflankajn kulturajn kaj sportajn okazojn por vizitantoj: prezentadon de popularaj personecoj, folkloraj ensembloj, ekskurojn en ĉirkaŭaĵon, eblecon ludi minigolfon, disponebla estas ankaŭ kinejo.
            Ŝatata celo de senpretendaj turismaj ekskursetoj estas travertinoj (tofoj) de Lúčky, akvofalo Lúčky sur rojo Ráztočné kaj supreniro al montopinto Granda Ĥoĉ. Najbare troviĝas arkeologia loko Zápolie, klasicisma romkatolika preĝejo el la jaro 1824 kaj baneja domo el la jaroj 1943 – 1948.




Aŭtotendaro LIPTOVSKÁ MARA

ATC Liptovsky Trnovec
tel: 00421 / 44 / 559 84 59
fax.: 00421 / 44 / 559 84 58
e-mail:info@atctrnovec.sk
www.atctrnovec.sk

            Dum somero la plej grava refreŝiga centro. Liptovská Mara estas valbaraĵo je la rivero Váh kun laborrezulto 198 MW konstruita en la jaroj 1969 – 1975. Per alteco de 45 m ĝi estas dua la plej granda ŝutata valbaraĵo en Slovakio. La valbaraĵo kun egaliga baseno povas teni 365 milionoj m³ de akvo, la plej multon sur teritorio de Slovakio. Ĉe la kalkano de la valbaraĵo estas larĝeco 200 m kaj ĝi estas longa 1225 m. Akvoj de la valbaraĵo superakvis 13 civitojn (Vrbie, Demčín, Sokolče, Liptovská Mara, Sestrč, Nižné a Vyšné Dechtáre, Liptovská Sielnica, Parížovce, Paludza, Ráztoky, Čemice). La plej valoraj domoj estas transprenitaj en naturmuzeon en la civito Pribylina. Temas pri jenaj memorigaĵoj:Boat OMEGA II gotika – renesanca kastelo el la civito Parížovce, origina gotikaj preĝejoj el la civitoj Liptovská Mara kaj Sielnica, trabaj domoj de valora popola arkitekturo. Escepto estas artikiga preĝejo el la civito Paludza, kiu estis transprenita en la civiton Lazisko.
            Ĉiujare ĉi tie refreŝiĝas miloj da refreŝiĝantoj. Ĉi tie oni povas banadi, surfadi, jaktadi, troviĝas tie ĉi lernejo de veltabulado, boatado, akva biciklado, minigolfo, fiŝkaptado, flosado per elrigarda ŝipo Liptov – 80 lokoj – tion ĉion ofertas aŭtotendaro Liptovský Trnovec sur norda bordo de la valbaraĵo Liptovská Mara. En Liptovský Trnovec estas plaĝa banejo, aŭtotendaro de kategorio „B“, 140 tendoj, bufedo, kuirejo, loĝĉeloj, pruntedonejo de sportaj bezonaĵoj, minigolfo, haveno de ŝiptrafiko, haveno de jaktoj, pruntedonejo de boatoj, akva savservo, ekzercejo de subakviĝantoj kaj plaĝo kun herbejo. De printempo ĝis aŭtuno ĉi tie oni organizas gravajn sportajn okazaĵojn kun internacia entrepreno.
            Aliaj refreŝiĝejoj sur norda bordo de la valbaraĵo: Bobrovník, Liptovská Sielnica. Sur la suda bordo ĉe la aŭtoŝoseo situas konata ŝafarejo Dechtáre, kiu donas tipajn liptovajn specialaĵojn. La centro estas bona elirejo de turismaj vojdirektoj en Ĥoĉ-montaron, Okcidentajn kaj Malgrandajn Tatrojn. Ne forgesu flosigadon per elrigarda ŝipo MARTIMEX OMEGA 2 – la flosigado daŭras 1 horon, kapacito de la ŝipo 50 personoj ( minimuma nombro de la personoj por flosigado – 30).

elrigarda ŝipo – MARTIMEX OMEGA 2 TRAFIKAS de 1. 7. – 31. 8.
Organizas Povodie Váh – flanka uzino Ružomberok
Mendiloj Tel.: 00421 / 44 / 432 83 74 - 6

Proksime de la valbaraĵo troviĝas ARKEOLOGIA MUZEO EN NATURO – Havránok. Sur la insulo Ratkovie proksime de la aŭtotendaro estas arboreto kun instrua vojeto.

Ni rekomendas loĝadon en la Hotelo Jamajka Bobrovník.



LIPTOVSKÝ JÁN – TERMALA BANEJO

032 03 Liptovský Ján
Tel.: +421/ 44/5263 477
Fax.: +421/ 44/5208903
marketingmaj@sorea.sk

            La civito Liptovský Ján kuŝas en la montaro Malaltaj Tatroj el norda flanko de la valo Jánska. Sur travertinaj (tufaj) altaĵoj troviĝas regiono de termalaj kaj mineralaj fontoj. Ili apartenas al malvarmaj kaj tre malaltaj termalaj, tre malforte ĝis forte karboniĝitaj, nitrogeniĝitaj malmulte mineraligitaj sulfurhidrogenitaj akvoj. La loĝantoj de la civito de la pratempo pli malvarmajn fontojn nomas medokýš kaj varmajn teplica.thermal bath Liptovsky Jan Dum duono de la 19-a jarcento ĉe la mineralaj akvofontoj ekestis malgrandaj banlokoj por kuracado de reŭmatismo kaj virinaj malsanoj. Jozef Szentivány-Gemerský konstruis bankuvajn banlokojn, kovritan basenon. En sia kastelo li establis en la jaroj 1929 – 1930 restoracion , Grand Hotel Thermal kaj la banloko estis nomita Svätojánske Teplice. Ĝi estis en banloka konstruaĵo (nun konstruaĵo de Speciala lernejo), ĉe kiu li konstruis ankaŭ Strandan banejon. Termalan akvon eluzadis homoj ne nur el proksima, sed ankaŭ el malproksima ĉirkaŭaĵo. Banloko de Svätý Ján estis ankoraŭ konata antaŭ la 1-a mondmilito en Budapeŝto kaj en Germanio, de kie alvenadis multe da turistoj, sed ankaŭ homoj serĉantaj sanon.
En la jaro 1963 oni boris novan fonton en profundeco de 95 m kun varmeco de 29,4°C. Supre de ĝi oni konstruis fontan domon Rudolf kaj ĝian akvon kaj akvon el pluaj proksimaj fontoj oni uzas por plenigo de basenoj, kiuj estas en Hotelo Máj. Fontojn en la civito oni konsideras la plej granda fonto de mineralakvo en Slovakio (35 litroj/sekundo). Ĝi estas konata kaj fama somerumejo kun basenoj kun termala akvo. Sude de la civito troviĝas arealo de someraj termalaj basenoj kaj kovrita naĝejo, baseno 50 m, 2 infanaj basenoj, 1 trankvileca baseno, kie estas akvo el la fonto Rudolf kun varmeco de akvo 28,2°C. Termala akvo pruvas havas kuracajn efikojn, ĝi kuracas malsanojn de haŭto, movorganoj, metabolo, virinajn, nervajn eĉ malsanojn de koro kaj angioj.
           El la civito estas bonegaj eblecoj por turismaj ekskursoj en karsta Jánska-valo kaj al ĉirkaŭaj montoj. Vintre ĉi tie estas eblecoj por skiado. La civito donas proksimume 2 500 litojn en hoteloj, pensionoj, refreŝiĝejoj kaj en privataj domoj.


[ LIPTOV | Regiono | Logado | Lasta minuto | Vetero | Turismo | Memorajoj | Foto | Grotoj | Banejoj | Mapoj | Skiado | Muzeoj | Libro de vizitantoj | Enketo]