|
Beleco de subtera mondo de grotoj jam tradicie allogas ĉiujare milojn da hejmaj kaj eksterlandaj vizitantoj. Unikaj formoj de
gutŝtona diverskolora ornamaĵo kaj rompiĝema beleco, grandiozaj gutŝtonaj aŭ
glaciaj formacioj dokumentas gigantan forton de la naturo. En Slovakio estas
konataj pli ol 4 000 grotoj, por publiko estas alireblaj 12. Sur teritorio
de Liptov-regiono estas tri alireblaj grotoj. Liptov-regiono estas
eksterordinare riĉa je belecoj de subteraj grotoj kaj la regionon oni kutimas nomi
ankaŭ Liptova karsto. Sur norda flanko de Malaltaj Tatroj, en Demänová valo
troviĝas Demänová karsto, en kiu dominas Demänová grota sistemo 35 km longa. En
Demänová valo estas alireblaj du grotoj. Demänová groto de libereco apartenas al
la plej belaj alireblaj grotoj en Eŭropo. Krom granda kvanto de nealireblaj
grotoj en Liptova karsto troviĝas tie ankaŭ abismoj kaj aliaj karstaj formacioj.
Ni mencios la plej profundan slovakan groton Starý hrad (Malnova burgo),
kiu estas profunda 432 m, konata estas ankaŭ groto de Lisková, kie oni trovis
ostojn de 48 homoj, kiuj havis markojn de malnovepokaj kanibalaj kutimoj. Senpere
en najbareco de Demänová valo kun mondkonataj grotoj troviĝas karstaj
fenomenoj ankaŭ
en Jánska valo.
Al ĉiuj
interesuloj pri detalaj informoj rilate al grotoj en Slovakio ni
rekomendas viziti speleologiajn kolektojn en Slovaka muzeo de naturprotektado kaj
speleologio en Liptovský Mikuláš.
more info, pricelist at
E-mail: caves@ssj.sk, www.ssj.sk
DEMÄNOVÁ GROTO DE LIBERECO
Ĝi estas la plej vizitata groto en Slovakio. Ĝi troviĝas en Demänová valo sur norda
flanko de Malaltaj Tatroj, 
en Nacia natura rezervejo Demänova valo. En lasta
periodo jare ĝin vizitis 150 ĝis 175 miloj da vizitantoj. Ĝi estis malkovrita
en la jaro 1921, alirebla estas de la jaro 1924. Hodiaŭa enireja truo,
artefarite trafosita, kuŝas super la mara alteco de 870 m. Aliro al ĝi estas per
komforta pado kun instruaj tabuloj. Subterajn spacojn kreis mergiĝintaj akvoj de
rivereto Demänovka kaj Zadná voda (Malantaŭa akvo) en komplekso de
kalkŝtonaj mineraloj. Ĝi havas interesan sistemon de koridoroj (flankaj sinkantaj
koridoroj kondukas sur horizontalaj niveloj), subterajn halojn kaj katedralojn,
eĉ varian kaj riĉan gutŝtonan ornamaĵon. Krom stalagmitoj, stalaktitoj kaj
grandiozaj ŝtonaj akvofaloj ĉi tie troviĝas karakterizaj, riĉe ornamitaj etaj
lagetoj kun gutŝtonaj nimfeoj surface, grotaj perloj kaj aliaj formoj surtere.
Najbare de blankaj gutŝtonoj troviĝas ankaŭ gutŝtonoj koloritaj roze ĝis ruĝe. La
plej malaltajn partojn trafluas subtera fluo de Demänovka. El tuta longeco
de 8 400 m estas alireblaj 1800 m. Trarigardo de la groto estas dividita je malgranda sfero: 1,2 km – 60
min kaj granda sfero: 2,2 km – 100 min.
La groto estis proklamita kiel Nacia natura memoraĵo. De la jaro 1993 en la groto
okazadas resaniĝaj speleoklimaj restadoj.

more info, pricelist at
E-mail: caves@ssj.sk, www.ssj.sk
DEMÄNOVÁ GLACIA GROTO
Ĝi troviĝas sur dekstra flanko de Demänova valo norde de Demänová groto de libereco
kun enirejo de rokego Bašta (Bastiono) 840 m super la maro. Ĝin kreis eksa
subtera fluo Demänovka. La groton esploris Juraj Bucholz j. en la jaroj 1719 –
1723 Multe da surskriboj sur la muroj kaj konservita riĉa
literaturo atestas pri granda intereso pri la groto de tiamaj sciencaj
rondoj, ankaŭ de larĝa publiko. Oni ĝin nomis ankaŭ Dračia jaskyňa (Draka
groto), ĉar tie oni trovis ostojn el grota urso, kiujn oni konsideris ostoj de
drako. En subaj partoj de la groto estas belegaj glaciaj formoj. La plej belaj
glaciaj formoj ekestas printempe, kiam el degelita neĝo enpenetras en groton
plej multe da akvo, kiu tuj frostiĝas kaj kreas grandiozajn kolonojn kaj plankan
glacion. La groto estas longa 1750 m, por publiko estas alireblaj 650 m. Turisme
alirebla estis en la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento kaj denove oni
alirebligis ĝin en la jaroj 1950 – 1952. La groto estas parto de Nacia natura
memoraĵo Grotoj de Demänová.
Demänova groto de libereco kaj Demänova glacia groto troviĝas en belega regiono
de turisma trafiko, en Demänova valo sur teritorio de Nacia parko Malaltaj
Tatroj, kie ni rekomendas viziti ankaŭ altmontaran lagon de Vrbica (Vrbické
pleso).

more info, pricelist at
E-mail: caves@ssj.sk, www.ssj.sk
GROTO DE VAŽEC
Ĝi troviĝas en karsto de Važec sur kontakto de la montaro Kozie chrbty kaj baseno
de Liptov sur okcidenta rando de la civito Važec. La enirejo estas 784 m super la
maro. Ĝi estas longa 530 m. Ĝin oni malkovris en la jaro 1922, ĝi estas
alirebla de la jaro 1934. Horizontalajn koridorojn modeligis eksaj akvoj de la
rivero Biely Váh. Gutŝtona ornamaĵo estas riĉa je blankaj stalaktitoj kaj
stalagmitoj. Eta rompiĝema ornamaĵo kaj strangaj formoj de stalaktitoj rememorigas landon el fabelo. Ĉi tie oni trovis ostojn
de la grota urso (Ursus spelaeus), ili estas ekspoziciitaj en la koridoro
Kostnica.
La groto estis proklamita nacia natura memoraĵo. Post rekonstruo en la jaro 1954
estas alireblaj 235 m.

E-mail: caves@ssj.sk, www.ssj.sk
Protektadon kaj organizadon de alireblaj
grotoj en Slovaka respubliko certigas Administrado de slovakaj grotoj en la urbo
Liptovský Mikuláš, kiu estas faka organizo de naturprotekto en Ministerio de vivmedio de
Slovaka respubliko.
Sprava slovenskych jaskyn
Hodžova 11
031 01 Liptovský Mikuláš
Slovac Republic
Tel.: +421 / 44 / 5536 411
Fax.: +421 / 44 / 5536 311
E-mail: caves@ssj.sk
www.ssj.sk
|