|
Permesu al ni korege bonvenigi Vin en unu el la plej belaj kaj por turistoj la plej interesaj regionoj de Slovakio. Fondinto de slovaka turismo kaj aŭtoro de unuaj slovakaj turismaj gvidiloj Miloš Janoška markis en sia libro „Krásy Slovenska“ jam en la jaro 1947 tiun ĉi regionon, laŭ naturbelecoj, kiel la plej belan en Slovakio.
Aero: pli ol 2 000 km²
La plej alta punkto: 2495 m s.m. (Kriváň – Altaj Tatroj)
La plej malalta punkto: 430 m s.m. (surfaco de la rivero Váh ĉe la vilaĝo Kraľovany)
Nombro de la loĝantaro: proksimume 140 000 homoj
Nombro de la logantaro: proksimume 140 000 homoj
Liptov havas areon pli ol 2 000 km². Ekonomiaj kaj kulturaj centroj de la Liptov-regiono estas urboj Ružomberok, Liptovský
Mikuláš kaj Liptovský Hrádok. Preskaŭ 50 %-n de la tuta areo de Liptov-regiono
kreas arbaroj. Ĉi tie fontas amaso de mineralakvoj kaj varmaj mineralaj akvoj
en la civitoj Bešeňová, Likavka, Kvačany, Žiar, Pribylina, Závažná Poruba,
Liptovský Ján kaj alie. La regiono estas konata per kuracejoj.
Liptov-regiono
estas riĉa je kulturaj memoraĵoj kaj estas karakteriza per originalaj
popolaj arkitekturo kaj folkloro (civitoj Vlkolinec, Východná, Liptovské
Sliače, Liptovská Osada, Liptovská Lúžna kaj aliaj). Liptov estas ornamita per
la plej grandaj montaroj en Slovakio: Altaj Tatroj, Okcidentaj Tatroj kaj
Ĥoĉ-montopintoj norde, Malaltaj Tatroj sude, Granda Fatro okcidente kaj
Poprad-baseno oriente. Tra Liptov-regiono trafluas la rivero Váh en la longeco 43,5
km kaj ĝia enfluo Belá. Ĉi tie situas konata valbaraĵo Liptovská Mara. Krom
skiado kaj turismo ofertas la regiono ankaŭ malpli tradiciajn sportojn kiel
ventglitadon, flosadon, ĉevalrajdadon, grotumadon, elrigardajn flugojn,
montgrimpadon, ciklismon, ĉasadon, fiŝkaptadon. Estas konataj akvotermalaj banlokoj en
la civitoj Bešeňová kaj Liptovský Ján. Dum vintra sezono estas serĉataj vintraj
centroj Demänová-valo kun Jasná kaj Ĥopok, Malinô Brdo, Boca-valo kaj
Jánska-valo. En liptov-regiono situas tri la plej belaj grotoj sur teritorio de
Slovakio.
La teritorio
estis loĝigita jam de praepoko, kion dokumentas trovaĵoj de neolitika
deveno (antaŭ 6 000 jaroj). Pli grava loĝloko devenas el pli juna bronza epoko (1 000 jaroj a.n.e.), al
la plej valoraj trovaĵoj apartenas bronzaj glavoj tiel nomataj de liptova tipo.
Gravan
historian ĉapitron de Liptov-regiono kreas Keltoj. Atesto pri konstanta
priloĝado estas malfrua enterigejo el pli juna epoko de barilejoj (j. 950 – 1200)
en la civito Liptovský Michal. Unuafoje oni mencias pri Liptov – regiono en
la jaro 1231 dum regado de hungara reĝo Andreo la II-a. Riĉan historion
dokumentas ankaŭ trovaĵoj en la kasteloj Likava, Liptova kastelo kaj en kastelo
Liptovský Hrádok. Teritorio de Liptov-regiono fariĝis
konstanta parto de Hungario en duono de la12-a jarcento. Memstara
departemento ekestis en dua triono de la 13-a jarcento. Sidejo de la departemento post malapero de Liptova
malnova kastelo ŝanĝiĝis, unue ĝi estis Liptovská Mara, poste Partizánska Lupča
kaj de la jaro 1677 Liptovský Mikuláš. En Liptov-regiono vivis ankaŭ konata
slovaka rabisto Juraj Jánošík, kiun oni kaptis en la jaro 1713 en Valaská
Dubová. Sur tiu loko staras nuntempe stila restoracio Jánošík-kabano. Neforgesebla
konsistaĵo de Liptova historia evoluo estas minista profesio. En la
13-a jarcento dum germana koloniigo aperis ministaj domgrupoj en valo de
Boca-rivereto, kie oni elminigis oron, arĝenton, kupron kaj feron. El
tempo de superliptova minista aktivado en 19-a jarcento estis konservita
pesilejo kaj sonorilejo en Maša ĉe Liptovský Hrádok. En malsupra Liptov minista
profesio disvolviĝis precipe en vilaĝlimo de la civito Nemecká (Partizánska)
Lupča. En domgrupo Magurka ĝis hodiaŭ konserviĝis restaĵoj de galerioj kaj
ministaj vojoj. Krom minista historio estas Liptov-regiono konata ankaŭ per siaj
masonistoj; oni diras, ke Peŝton (parton de Budapeŝto) konstruis
liptovaj masonistoj. Kolektojn de tradiciaj masonitaj domoj ni povas vidi en
Hybe kaj aliaj masonistaj civitoj. En pasinteco loĝantoj de Liptov-regiono
okupiĝis ĉefe per kultivado de grejnoj, terpomoj, kanabo kaj lino, influe de kolonizo
laŭ valaĥa rajto de la 13-a jarcento estis disvastigita ankaŭ bredado de
ŝafoj. Produktado de laktaĵoj el ŝaflakto, belartaj
laboroj de paŝtistoj aparte influis popolan kulturon de la regiono. Liptova acida ŝaffromaĝo estas la plej bona en Slovakio kaj oni ĝin eksportas en Amerikon.
En la jaroj 1844 – 1848 havis sidejon en Liptovský Mikuláš societo Tatrín, ĉi tie
estis centro de slovaka teatra aktivado kaj en majo 1848 estis eldonita la
unua slovaka politika programo „Petoj de slovaka nacio“. Ĉi tie troviĝas
multe da muzeoj kaj galerioj. Ni menciu Muzeon de Liptov-regiono en Ružomberok,
galerion de P. M. Bohúň en Liptovský Mikuláš kaj Muzeon de liptova vilaĝo en
Pribylina, kie troviĝas objektoj el superakvigitaj vilaĝoj de la valbaraĵo
Liptovská Mara.
Belan veteron kaj multe da belaj travivaĵoj deziras al vi aŭtoroj de ttt-paĝo
© webmaster
|